Home Traduzione Orazio in esperanto

Orazio in esperanto

by Mariapina Dragonetti

di Gerrit Berveling

Estratti dal secondo volume  dell’’ “ANTOLOGIA LATINA” in Esperanto, pagine 362 e 386
Edita nel 1998 da “FONTO”- Chapeco – Brasile

Traduttore : Gerrit Berveling


KVINTO HORACIO FLAKO

el la kvara libro de la ODOJ

PRINTEMPA KANTO

Jam deĝelis la neĝ’, returniĝis jam herboj  kampare
kaj en arbar’ foliar’.
Ŝanĝas l’aspekton la ter’, malŝvelante laŭ siaj bordoj
fluas nun la river’.

Nun kun la Ninfoj kaj ambaŭ fratinoj la Graco kuraĝas
nuda gvidi al danc’.
Kredu nenion  eterna, admonas la jaro kaj horoj,
kiujn rabas la temp’.

Frost’ pro Zefir’ malakriĝas, printempon somero forŝovas,
mem tiu cedos, tuj
kiam aŭtun’ pom-porta la fruktojn disverŝos kaj baldaŭ
vintre revenos rigor’.

Tamen rapide riparos la perdojn ĉielajn la luno:
sed se forpasos ni,
kun Eneo la pia, kun Tulo la Dia kaj Anko,
estos ni ombro kaj polv’.

Kiu ja certas, ĉu Dioj aldonos al sum’ hodiaŭa
Pli da tagoj ankor’?
Ja eskapos l’avidon de man’ eredula nur kion
ĝuos vi mem kun plezur’.

Kiam vi foje mortintos kaj kiam juĝojn honorajn
faros pri vi Minos’
ho Torkvato, vin nek la deven’, nek vin elokvento
nek vin savos piec’.

Ĉar el la infera tenebro sav-liberigis ne l’ ĉastan
Hipolitinon Dian’.
eĉ Teze’ Piritoon l’amatan malligi ne povis
el la katen’ de Lete’.

KANTO  ĈE LA JARCENTFESTO

Febo kaj Arbaro-Diin’ Diana
luma glor’ ĉiela, ho vi kultindaj
kaj kultataj, aŭdu je niaj preĝoj
sanktamomente,

ĉar Sibilaj  versoj deziras ke plej
indaj virgulinoj kaj ĉastaj knaboj
diru kanton nun al la Dioj, kiujn
plaĉas Sep Montoj.

Nutra Sun’, en ĉaro radia l’ tagon
montras vi kaj kaŝas, alia sama
restas vi: nenio ol Urbo Roma
vidu pli gloran !

ktp.